Autoro: Teresa Solana
Titolo: La unua seria murdisto de la (pra)historio
Traduko: Javier Guerrero
ISBN: 978-84- 941502-4-1
Jaro: 2013
Vortoj: 2.900

TERESA SOLANA
La unua seria murdisto de la (pra)historio

Teresa Solana (Barcelono, 1962) estas kataluna aŭtorino de krimromanoj plenplenaj de humuro kaj socia kritiko. Tiu ĉi noveleto aperis ene de la rakontaro Sis casos de sang i fetge i una història d'amor [Ses sangegaj aferoj kaj unu am-novelo] sub la titolo «El primer assassí en sèrie de la (pre)història».

Samkiel la leganto de la originala verko stumblas ofte sur pluraj nomoj de ĉefroluloj de la kataluna historio, la leganto de tiu ĉi esperantigo stumblos sur gravaj nomoj de la esperanta historio kaj ĝia «verda» literaturo.

La aŭtorino, kies verkoj jam estas tradukitaj en la hispanan, anglan, francan, germanan kaj italan lingvojn, afable donis sian permeson por publikigi tiun ĉi rakonton kiel senpage elŝuteblan bitlibron en Esperanto.



«La unua seria murdisto de la (pra)historio» es la traducción al esperanto de «El primer assassí en sèrie de la (pre)història», cuento de Teresa Solana incluido en el libro Sis casos de sang i fetge i una història d'amor (2010). El texto narra en forma de relato policíaco uno de los momentos capitales de la evolución de la humanidad, trasladando al lector a algún momento indeterminado de un peculiar Neolítico. La autora ha cedido amablemente el cuento para su publicación en esperanto, versión que ha realizado Javier Guerrero. La imagen de la portada es obra de Marc Valls.

Ludoviko, kiu malgraŭ ĉio ne estas tiel stulta, kiel li ŝajnas, petis al mi malfermi enketon, ĉar tri mortintoj dum dekkvar lunperiodoj estas multaj mortintoj kaj nia familia rondo eknervoziĝas. La fakto, ke la tri estis maskloj kaj ke ni trovis ilin frumatene kun la kapo krevita per ŝtono estas troa hazardo, malgraŭ li kaj Louisde ŝajnigas sin prudentaj kaj obstinas en la akzident-hipotezo. Miaflanke, mi preskaŭ certas, ke en tiu ĉi groto io okazas. La problemo estas, ke mi ne scias kion.

En torno a La unua seria... / Pri La unua seria...

«La unua seria murdisto de la (pra)historio», Esperantaj bitoj (2014-11-18)

«Teresa Solana en Esperanto!», A l'ombra del crim (19-11-2014)